Projeto de lei sobre o Esperanto na Itália
No embalo de relatórios e posicionamentos oficiais, segue uma notícia um pouco mais antiga (de maio), mas que continua válida: foi apresentado / está tramitando no parlamento italiano um projeto de lei de incluir o Esperanto entre as línguas aceitas para proficiência, à semelhança do que ocorre na Hungria (onde o Esperanto é a terceira escolha mais popular, atrás apenas do inglês e do alemão). Segundo o artigo, como o 91o Congresso Mundial de Esperanto ocorrerá ano que vem em Florença, poderá ter efeitos positivos quanto a isso.
Um estudo de 1995 sobre o Esperanto feito pelo ministério da educação italiano se encontra em:
http://www.internacialingvo.org/public/126_plena.htm
Vale a pena dar uma olhada também no artigo "Propedeŭtika Valoro de Esperanto" na Vikipedio:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Propede%C5%ADtika_valoro_de_esperanto
------
ret-info: Nova leĝpropono pri Esperanto en la itala Parlamento
La kampanjo de Eŭropa Esperanto-Unio, konata ankaŭ kiel "hungaraj rajtoj-eŭropaj rajtoj", celas doni al ĉiuj civitanoj de EU-landoj la rajton, kiun havas hungaraj civitanoj, lerni Esperanton kaj esti ekzamenata pri Esperanto fine de la mez-grada lernado. Ĝi celas kaj gvid-linion de la Eŭropa Parlamento kaj leĝojn en la unuopaj landoj de EU.
Efektive nuntempe oni malpermesas al la junularo de EU formale lerni Esperanton en la lernejo, dum la gnomoj de la edukaj ministerioj kaŝe elektis sen publika diskuto difinitan lingvon, kiu iĝas deviga ĉie.
Estas maldemokrate diri: neniu volas lerni Esperanton. La ekzemplo de Hungarujo, kie oni ja havas la elekton, montras, ke tamen multaj volas lerni ĝin.
En tiu kadro estis prezentita al la itala Parlamento la 10-an de marto leĝpropono, kiu nun ricevis la numeron 5714 kaj aperis en la presitaj parlamentaj dokumentoj.
Ĝin prezentis la deputitoj BARBIERI, RANIELI kaj MEREU, kaj ĝia tuta titolo estas: "Normoj pri la aliro al la studo kaj uzo de la internacia lingvo Esperanto".
La ĉefa artikolo estas la unua, kiu asertas, ke "Inter la elekteblajn fremdajn lingvojn en la ŝtataj devigaj lernejoj oni enkondukas Esperanton."
Kompreneble nun devas okazi tuta prem-kampanjo je la italaj parlamentanoj por ke la propono estu efektive diskutata kaj aprobata. Eble la Universala Kongreso en Florenco en 2006 kaj la kunligitaj inform-laboroj povos helpi.
----------------------------------
Informis: Renato Corsetti
el [Informitale] - inform-servo de Itala Esperanto-Federacio